Neĝo Dancas - Persone

Neĝo Dancas - Persone

Альбом
En La Spegulo
Год
2016
Язык
`esperanto`
Длительность
324490

Poniżej tekst piosenki Neĝo Dancas , wykonawca - Persone z tłumaczeniem

Tekst piosenki „ Neĝo Dancas ”

Oryginalny tekst z tłumaczeniem

Neĝo Dancas

Persone

Neĝo dancas en la stratoj

Jen sezono de mallum' kaj malfeliĉ'

Vi atentu plej singarde

Kontraŭ nokta superstiĉ'

Lumigu kandelon

Memoru en nokta hor'

Mi ĉiam sopiras al via varma kor'

--Refreno--

Kara, gvidu min trankvile

Tra la stratoj de malllum'

Ĝis ni kune ekrigardos

La vizaĝon de la sun'

Vento frapas al fenestro

Ni ŝirmiĝas inter muroj de solec'

Serĉas lacaj en la sonĝoj

Mondon de alia spec'

Sed kara, mi petas

Ne fuĝu al la memor'

Mi ĉiam sopiras al via varma kor'

--Refreno--

En nokta silento mi revas pri vi

Kaj skribas al vi leteron

Mi petas vin helpi min trovi la vojon

Por serĉi la vivmisteron

--Refreno--(x2)

Ho kara!

En vintraj noktoj

Ni ne estas solaj

Iru kun mi

Kara, gvidu min trankvile

En la laborinta nun'

Ĝis ni kune ekrigardos

La vizaĝon de la sun'

Ho kara!

Post la mallumo

Somero revenos

Ponad 2 miliony tekstów piosenek

Piosenki w różnych językach

Tłumaczenia

Wysokiej jakości tłumaczenia na wszystkie języki

Szybkie wyszukiwanie

Znajdź potrzebne teksty w kilka sekund