Liza pentras bildojn - Persone

Liza pentras bildojn - Persone

Альбом
...sed estas ne
Год
2013
Язык
`esperanto`
Длительность
181730

Poniżej tekst piosenki Liza pentras bildojn , wykonawca - Persone z tłumaczeniem

Tekst piosenki „ Liza pentras bildojn ”

Oryginalny tekst z tłumaczeniem

Liza pentras bildojn

Persone

Longe for de mia mond'

Mi portiĝis per etera ond'

Al loko stranga tre

Fore de l' amika rond'

Plene je demandoj sen respond'

Kaj motorpane'

Marso aŭ Aldebaran'

Stelo sen samidean'

Vere mankis ies akompan'

Liza ĉiam volis pentri bildojn

Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'

Kaj mia farbskatol'

Perdiĝis kun la vol'

Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Mi promenas dum vesper'

En la poŝ' bileto kaj moner'

Por subteni min

Estas sur la tuta ter'

Unu nur kun ĝusta karakter'

Por kompreni min

Ĉu kritiko aŭ admon'

Ĉu ideo aŭ propon'

Vi kontaktu min per telefon'

Eble mi jam sciis de komence

Eble malgraŭ ĉio pravis mi…

Ponad 2 miliony tekstów piosenek

Piosenki w różnych językach

Tłumaczenia

Wysokiej jakości tłumaczenia na wszystkie języki

Szybkie wyszukiwanie

Znajdź potrzebne teksty w kilka sekund