La fantoma lum' - Persone

La fantoma lum' - Persone

Альбом
Sen
Год
2013
Язык
`esperanto`
Длительность
238400

Poniżej tekst piosenki La fantoma lum' , wykonawca - Persone z tłumaczeniem

Tekst piosenki „ La fantoma lum' ”

Oryginalny tekst z tłumaczeniem

La fantoma lum'

Persone

Jen mi iras sub la ĉiel'

Nokte nigra, nenie estas stel'

For Alkoro kaj for Mizar'

For la Granda Ursin'

De l' momento kiam mi vidis vin

Mi navigas sen la stelar'

Ĝi okazis en mondkongres'

Mi ripozis de bruo kaj de stres'

En la kafejo de l' junular'

Koro kiel glaci'

Sed subite staris vi apud mi

Vi belis plej sen ajna kompar'

La fantoma lum'

Brilis en la nokto kiel sun'

La fantoma lum'

Ĝi blindigis min

Frenezigis min

Mi ne povas pensi plu

Mi ne vidas ion ajn krom vi

Sola nokto por sola kor'

En via sin' forgesiĝis la angor'

Trans prudento kaj trans jarar'

Vi min tuŝis sen tim'

Sed nun vi estas for en la malproksim'

Mi atendos ĝis Januar'

La fantoma lum'

Brilis en la nokto kiel sun'

La fantomo lum'

Ĝi blindigis min

La fantoma lum'

Brilis en la nokto kiel sun'

La fantoma lum'

Ĝi blindigis min

Frenezigis min

Mi ne povas pensi plu

Mi ne vidas ion ajn krom vi

Jen mi iras sub la ĉiel'

Nokte nigra, nenie estas stel'

For Alkoro kaj for Mizar'

For la Granda Ursin'

Ponad 2 miliony tekstów piosenek

Piosenki w różnych językach

Tłumaczenia

Wysokiej jakości tłumaczenia na wszystkie języki

Szybkie wyszukiwanie

Znajdź potrzebne teksty w kilka sekund